Kastelo Toszek
Kastelo Toszek | |||||
---|---|---|---|---|---|
burgo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Pollando | ||||
Geografia situo | 50° 27′ 23″ N, 18° 30′ 54″ O (mapo)50.4563888918.515Koordinatoj: 50° 27′ 23″ N, 18° 30′ 54″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kastelo Toszek - renesanca kastelo, troviĝanta en Toszek, 23 km. de Gliwice, Silesia Provinco en Pollando.[1]
Historio kaj la homoj
[redakti | redakti fonton]Historio de la kastelo komenciĝas en la 10a-11a jarcentoj, kiam surloke de nuna konstruaĵo staris frua defenda ligna remparburgo. La unua skriba mencio pri la kastelo devenas de 1222 jaro. Dum feŭda dispartigo de Pollando burgo en Toszek apartenis al sekvintaj sileziaj dukoj kaj burgadministrantoj.
La plej grandan gravecon la kastelo havis en 15a jarcento, kiam ĝi estis posedaĵo de Duko Przemysław de Toszek, de la Oświęcim familia deveno. La Duko ne nur rekonstruis la kastelon (ŝanĝante lignan konstruaĵon en masonitan) post la husana revolucio, sed ankaŭ kreiĝis tie sian rezidejon.
Post lia morto la kastelon posedis dum mallonga periodo Dukoj de Opole, kaj poste, en la 16a jarcento, ĝi iĝis proprietaĵo de la Habsburg familio. En 1557 Habsburgoj garantie donis la burgon al Fryderyk von Redern, kies filo en 1592 aĉetis la kastelon.
Inter 1638 kaj 1707 la burgo estis regata de la Colonna familio, kiu faris grandskalan rekonstruon de la kastelo. Tiam la kastelo fariĝis magnata loĝejo, la plej eminenta en tiama Supra Silezio. La sekvantaj posedantoj estis: Johann Dietrich von Peterswald, grafo Franciszek Karol Kotuliński, familio Posadowski kaj Adolf von Eichendorff.
En 1797, la kastelon aĉetis grafo Franciszek Adam Gaschin. Post dekkelkaj jaroj, en 1811, la kastelo ruiniĝis pro brulego. Post la incendio oni uzis la kastelajn konstruerojn por krei novan palacon en Toszek. En 1840 la ruiniĝita kastelo estis aĉetita de Abraham Guradze, kaj tiu ĉi familio posedis ĝin ĝis la dua mondmilito. La kastelo estis fine parte rekonstruita inter 1957 kaj 1963. Hodiaŭ, la kastelaj domoj funkcias kiel kultura centro.[2]
Piednotoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Ĉefa paĝo de Kultura Centro Kastelo en Toszek".
- ↑ "Historio de kastelo (en pola lingvo)" Arkivigite je 2016-05-30 per la retarkivo Wayback Machine.